Via ĉambro en Montrealo

 

Mi estas membro de PS de preskaŭ dek jaroj. Mi proponas al vi ĉambron en grandega loĝejo tuj apud metrostacio, en norda kvartelo de Montrealo (Jarry-Stacio). De nia pordo ĝis la urbocentro, kalkulu maksimume dudek minutojn.

Ni nun estas tri kunloĝantoj, sed ĉar ni ankaŭ havas la malsupran etaĝon, nur du el ni vivas en la ĉefa etaĝo, en kiu troviĝas ses ĉambroj. Ni havas liberan ĉambron por inviti gastojn. Krom mi estas la nura esperantisto en la domo, la du aliaj ŝategas gastigi.

Ni do estas tri viroj. Du malsamseksemuloj kaj unu gejo (mi). Mi diras tion tiel, ke se vi estas virino vojaĝanta sole, vi ne hezitu! Ni ankaŭ havas ege amindan (kaj lekeman!) hundinon. Du el ni estas fumantoj, sed la domo estas tiel granda, ke eblas ne vivi en fumnubo! Ni havas tute neregulajn laborojn, tiel ke neniam ĝenas la en- kaj eliroj de la loĝantoj. Ni pruntedonas al vi la ŝlosilon, kaj vi faru tion, kion vi volas!

La ĉambro enhavas ĉion (aŭ preskaŭ!):

Reguloj de la domo 

  1. Vi rajtas eniri ĉiujn ĉambrojn, krom la dormĉambrojn de la tri loĝantoj. 
  2. Vi rajtas manĝi aŭ televidumi en la ĉefa ĉambro, sed la aliaj loĝantoj havas antaŭecan uzadrajton.
  3. NE kopiu, pretu aŭ donu la ŝlosilon al iu ajn.
  4. Krokodilu aŭ kaimanu france aŭ angle kun Yannick kaj Stéphane. Ili ne samideanas.
  5. Vi povas uzi la lav- kaj sekigmaŝinojn, sed BV zorgi ĉion mem kaj noti, ke la aliaj loĝantoj havas antaŭecan uzadrajton. Se estas vestaĵoj en la lavmaŝino, BV sekigi ilin. Se estas vestaĵoj en la sekigmaŝino, BV meti ilin sur la grandan faldadtablon (tuj ekster la lavĉambro).
  6. NE manĝu la nutraĵojn de la aliaj loĝantoj. Se vi volas ion, BV peti de Jessy. BV ne peti de la aliaj. Ili ne partoprenas la Pasportan Servon. Vi tamen rajtas uzi la fridujon. BV gardi nemalvarmigendajn nutraĵojn en la gastĉambro.
  7. Se vi preparas manĝaĵojn en la kuirejo, BV lavi tuj ĉion, kion vi uzis.
  8. Vi rajtas uzi la komputilon por konsulto de viaj retmesaĝoj, sed la tri aliaj loĝantoj havas antaŭecan uzadrajton. BV unue alklaki “Invité”: vi ne bezonos pasvorton. Vi NE rajtas uzi la porteblan komputilon.
  9. NE uzu la telefonon por eksterlandaj aŭ interurbaj vokoj. BV aĉeti telefonkarton de apuda angulvendejo.
  10. Se vi volas duŝi aŭ bani vin matene, BV demandi ĉu aliaj bezonas la banĉambron antaŭ iri labori.
  11. Vi rajtas fumi (ĉion, kion vi volas...) en via ĉambro, sed BV uzi cendrujon kaj meti ĝin sur sendanĝeran surfacon.
  12. Kiam vi forlasas (momente aŭ ĉiame), BV kontroli ĉu ĉiuj pordoj kaj fenestroj estas ŝlositaj aŭ fermitaj.
  13. Dum via forestas, la “kakskatolo” de la hundino estas en la oficejo: BV kontroli, ke la pordo de la oficejo estas malfermita.
  14. La senpaga restado daŭras tri tagoj. Se vi deziras pluresti, vi devos pagi dudek kanadajn dolarojn por ĉiu plia nokto. Vi devos pagi tiun lumonon ĉiutage, ne post semajno, ekz.
  15. Sed ĉefe:

Havu plezuron malkovrante Montrealon!