Saluton!

Mi nakiĝis la 6an de julio 1977 en Saint-Jérôme, en Kebekio, kaj kreskis en Saint-Janvier-de-Mirabel, vilaĝo 30 km norde de Montrealo. Se vi jam venis en Kebekio, vi eble vidis tiun vilaĝon: tie situiĝas la Mirabel-Fluhaveno!

Mi studis ĵurnalismon de 1994 ĝis 1997 kaj poste tuj komencis labori kiel ĵurnalisto por lokaj ĉiusemajnaj gazetoj.

Dum mi ĵurnalistumis, de 2000 ĝis 2004, mi studis tradukarton ĉe la Université de Montréal. De aŭgusto 2004, mi komencis labori kiel tradukisto, samtempe.

Mi esperantiĝis en 1995, kiam mi malkovris lernolibron en librovendejo. Mi tuj ŝategis la ideon kaj la lingvon kaj post tri monatoj, mi faris, por mia kolegia gazeto, intervjuon kun loka esperantistino... rekte en Esperanto. Kaj mi komprenis ĉion, kion ŝi diris al mi!

Mi ankaŭ estis sekretario de la Esperanto-Societo Kebekia de 1997 kaj ĉefredaktoro de ĝia bulteno, Le Riverego, de 1999 ĝis 2005.

En 1997 kaj 2001, mi uzis la Pasportan Servon por vojaĝi en Germanio kaj Francio. Mi ankaŭ uzis ĝin en 2004 por viziti Nederlandon kaj Belgion. Kompreneble, mi ankaŭ estas gastiganto de la PS. Mi nun vivas en grandega 7-ĉambra loĝejo de Montrealo, tuj apud stacio de la oranĝa linio de la Metroo (Crémazie). Ĝis 3 membroj de la PS povas resti senpage dum maksimume 3 tagoj en aparta ĉambro. Ĝi enhavas unuopan liton, duopan faldliton/sofon, komodon, televidilon, telefonilon kaj vekilon.